2a komuniko

Sekve al la unua komuniko: Jen bildo, kiu fluigis jam multe da inko, se eblas tion pludiri en jarcento, kiam la diskutoj surekrane aperas… Ĉu do sango nepre fluos dum nia renkonto? Certe jes! almenaŭ en la vejnoj de la partoprenontoj. Ni esperas, ke tiam ĝi eĉ bolos! Rimarku, ke neniu vokas al elverŝo de sango. Kompreneble provokema estis la Kolego verkinte la unuan invitkarton! Li celis reagojn. Multaj venis. Fakte, ĉu vi preferus kiel subtitolon « Trinku, jen Lia sango! Infere! Dantece! »

50jara jubileo de Esperanto-Gironde : Dua komuniko

La intersindikata tago: klerigadotempo por laboristoj

Dank’al agnosko de Marcelo Redulez kiel sindikatista e-instruanto far la Centre d’Etudes et de Formation Interprofessionnel (CEFI-Solidaires) laboristoj povos ĝui ĵaŭdon 03/05 kaj vendredon 04/05 du sindikatajn klerigotagojn (journées de formation syndicales). Liberaj tamen pagotaj tagoj krom normalaj feritagoj. Interesatoj frue sendu sian intencon partopreni kaj responde ricevos specialan invitilon transdonendan al iliaj dungantoj almenaŭ unu monaton antaŭ la evento, do antaŭ la 3a de aprilo 2018! Jen kiel finfine laboristoj estos pagataj de siaj estroj por praktiki esperanton. Ĉu iu jam tion spertis en Francio? Rakontu do.

Se vi scivolemas alklaku: https://www.solidaires.org/-Vos-droits-a-la-formation-

Ĉu interesas vin secesi-stilo? Ĉu vi malkovru ĝin? Bela ekzemplo estas la bordoza laborborso, kiu akceptos nin dum tuta tago, ĵaŭdon la 3an de majo. Ĝian viziton pasie gvidos Bernardo Sarlandie, fervora CGTano. En la tiea popola teatro La Kompanoj kantigos la publikon. Lukso. Ne maltrafu tiun memorindan eventon. Proksime staras la samstila Domo de la Studentinoj ornamita de grandaj maskeronoj. Vidinde.

La provizora programo konfirmas abundajn tre interesajn intervenojn de eminentaj universitatanoj, talentoplenaj artistoj, samkiel bonvolemaj lernantoj, senpretendaj kunĝuantoj kaj atenditaj spontanaj kunrolontoj. Ĉiutagaj koncertoj !Kantemuloj iĝu dum tiu speciala tempo membro de nia loka teatra kaj kanta trupo La Kompanoj. Kun KAJTO, FaMo kaj Morine Stride, kantaj kaj popoldanca atelieroj ebligos preparadon de festaj vesperoj.

1a komuniko

ESPERANTO-GIRONDE festemas.

Ni pretekstu jubileon por arigi esperantistojn kaj iliaj geamikoj. Nia loka grupo profunde enradikiĝas en la laborista movado. SATeca jam de ĝia kreiĝo sub la originala nomo « groupe ouvrier de Bordeaux », ĝiaj membroj ne ĉesos vivigi esperanton en progresemaj medioj cele al popola klerigo per malfermo de ĉies spiritoj dank’al riĉaj interŝangoj.

Duonjarcento ja ne sufiĉis : do ni kunfestu ne la finan venkon sed nian forton adaptiĝi al la evoluo de nia movado samkiel tiu de la tutmonda socio, sur kiu baziĝas hodiaŭ sur retoj. Ĝirondianoj organizis jam multajn kongresojn, animis nenombreblajn eventojn. Por majo 2018, ni proponas al SAT-Amikoj retrovi la kongresejon de la jaro 1966 en Cenon ! Tiam okdeko da partoprenintoj kunvenis. Venontjare, kiom ? Ĉu vi ?

Unua logo : Dank’al helpemo de la urbodomo de Cenon, kiu senpage disponigas la salonegon, kaj servemo de la interurba kuirejo, ni povas proponi etajn prezojn por la aliĝkotizo kaj la manĝojn. La pretigota aliĝilo disponeblos kiel eble plej frue.

Dua logo : Riĉega programo ! Prelegoj, debatoj, koncertoj, popoldancoj plus surprizoj… pli ol kutime! Pri la intervenontoj, temoj kaj detaloj vi hodiaŭ eksalivumu… ni rezervas tion por cetera informfolio kun la aliĝilo !

Do jam notu la datojn sur via persona kalendaro : de la 2a ĝis la 7a de majo 2018. Kompreneble estos bonvenaj ankaŭ tiuj, kiuj povos nur parte viziti nin ; ekzemple pro fifamaj laborpretekstoj!

Lasta freŝdata informo : klopodoj estas starigitaj por ebligi al laboristoj partopreni la 3an kaj 4an de majo en tiuokaza kleriga sindikata staĝo do tagoj pagataj de la oficejo (se oficisto) aŭ sindikato (se sindikatano). Detaloj sekvos…