Suno akompanis la lingvofeston en la Universitato de Bordozo Montaigne, kiu okazis la 15-an de marto. Multnombraj studentoj vizitis nian budon : ne nur scivolemaj, sed kelkaj el ili vere interesataj.
Eble venontjare ili komencos lerni esperanton en tiu-ĉi universitato, kun la profesoro Elvezio Canonica, kiu ĝin intruas (mardon de la 17h3 ĝis la 19h00, salono A 209).
Ankaŭ eblas trovi kaj pruntepreni librojn en kaj pri esperanto en aparta breto de la lingvobiblioteko de la universitato.