Kursoj

NIAJ KURSOJ

– En UNIVERSITATO BORDEAUX MONTAIGNE
En salono D-009, ĉiun merkredon de
la 17a30 ĝis la 19a, kursojn gvidas Elvezio helpe de Jean-Seb.
La kursoj estas senpagaj.
(06 72 17 22 97)

Por Esperanto-lecionoj per Duolingo

https://www.change.org/p/for-the-duolingo-esperanto-courses-por-la-esperanto-kursoj

Estimataj respondeculoj de Duolingo, Inc.:

Tagojn, monatojn, eĉ jarojn antaŭ ekrano registrante sonojn kaj verkante originalajn, buntajn demandojn. Tio estis la strebado de la kreintoj de la kursoj por lerni Esperanton per la hispana, la portugala kaj la franca. Hodiaŭ ili ankoraŭ restas haveblaj per apartaj ligiloj, sed estas kaŝitaj de la enirplatformo kaj oni ricevis sciigojn eĉ pri la baldaŭa fermo de ili.

Via organizo naskiĝis kun klara misio: helpi homojn facile lerni lingvojn. Kaj tiel, ekde 2011 senĉese aperis novaj, altkvalitaj, amuzaj kursoj por multaj diversaj lingvoj. Ne nur por la plej disvastigitaj, sed ankaŭ por tiuj, por kiuj la haveblo de lernmaterialo estas limigita. Vera paradizo por poliglotoj, ĝi iĝis nemalhavebla referenco por lingvolernado kaj malfermis laborajn, akademiajn kaj kulturajn pordojn al milionoj da homoj tra la tuta mondo.

Pro tio, estis nenia surprizo, ke ligoj kun la parolantoj de Esperanto rapide estiĝis. Ĉi tiu facile lernebla lingvo, kun simpla gramatiko, regula fonetiko kaj konsekvenca vortprovizo posedas viglan, tutmondan komunumon, kiu aparte interesiĝas pri internaciaj kulturaj interŝanĝoj kaj pri lingva diverseco, afero pri kiu la intereso kreskas ekde kiam la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj estis proklamita de UN. Tiel rapide ne nur aperis kursoj por lerni Esperanton, sed ankaŭ esperantistoj iĝis oftaj ĉeestantoj en Duolingo-eventoj, kaj pluraj malavaraj homoj eĉ provizis grupajn sesiojn per Duolingo-lecionoj.

La rilato estis duflanke profitdona. Kaj Duolingo provizis nekredeblan fenestron por Esperanto, informante milionojn da homoj pri la ekzisto de la lingvo, kaj la esperantistoj aktive instigis al la uzado de Duolingo, ne nur por lerni Esperanton sed ankaŭ aliajn lingvojn. Efektive esperantistoj kutime aprezas la riĉecon kiun ĉiu lingvo enhavas, kaj speciale tiun de minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj. Cetere, multaj homoj eklernas Esperanton por poste pli rapide akiri aliajn lingvojn: estas science pruvite, ke lernado de Esperanto faciligas la postan studadon de aliaj lingvoj.

La kursoj de Esperanto per la hispana, la portugala kaj la franca entute havas pli ol 350 mil uzantojn. Ili ne nur diversigas la menuon ofertitan de la aplikaĵo, sed ankaŭ malfermas la pordojn de la mondo al milionoj da homoj kiuj emas rapide havi aliron al internacia komunumo. Aparte gravas, ke la plejparto de parolantoj de tiuj lingvoj estas junuloj kaj loĝantoj de evolulandoj (ĉefe de Latinameriko kaj Afriko), kiuj kutime ne havas monon por lerni per aliaj iloj.

Pro la supre menciitaj kialoj ni peticias:

  • Ke ĉiuj kursoj por lerni Esperanton ree iĝu facile alireblaj en la platformo.
  • Ke oni permesu la remalfermon de la projekto por krei kurson por lerni Esperanton per la mandarena ĉina, subite interrompita malgraŭ grandaj progresoj.
  • Ke la kurso por lerni la gvaranian kaj ĉiuj aliaj restu aktivaj kaj facile alireblaj en la retejo.
  • Organizi kunsidon kun kreintoj de la kursoj kaj reprezentantoj de organizoj por daŭrigi nian jam jardekan kunlaboron.

Ni atendas vian pozitivan reagon!