Babilejo 2

Ni aranĝas novan esperantan renkontiĝon ĉe la asocia kafejo La Grajneto (Le Petit Grain) je :

Ĵaŭdo la 25an de januaro
De 6h00 PM ĝis 7h30 PM
3 place Dormoy 33800 Bordeaux
Apud la stacidomo / Barbey

Tio estos okazo por praktiki Esperanton kaj ankaŭ konigi ĝin.
La renkontiĝo estas malfermita al ĉiuj, esperantistoj aŭ ne.

Venu multaj !!!

Kursoj

NIAJ SENPAGAJ KURSOJ

 

– En UNIVERSITATO BORDEAUX MONTAIGNE

Ĉiun merkredon de la 5a30 PM ĝis la 7a PM, kursojn gvidas Elvezio helpe de Jean-Seb.
La kursoj estas senpagaj.
(06 72 17 22 97)


– En Saint Genès de Lombaud

En SAINT-GENÈS DE LOMBAUD, nun la kursoj okazas laŭ nedifinita horaro.
Por informiĝi: telefoni al 06 60 18 28 66 aŭ kontaktu nin.

Z-tago 2023

GEME (Groupe Entre-deux-Mers Esperanto) rezervis la vilaĝan festosalonon okaze de la Zamenhof-tago

la sabaton 9an de decembro 2023
en St-Genès-de-Lombaud apud Créon.

Programo de la Z-tago:

10h alveno

10h30 kunveno
– prezentado de la partoprenantoj kaj de la lokaj asocioj
– diskuto pri la interasocia kunlaborado

12:00 komuna manĝo
kiel kutime ĉiu kunportas sian necesaĵon kaj partigos siajn nutraĵojn

14:00 distra animado
– Brassens en esperanto : Tuj la Kompanar’ kaj La gemantoj sur la verda benk’
– lumbildoj 
– lingvaj ludoj…

16:00 jarfinaj bondeziroj… kaj ĝis la venonta jaro!

Venu multal