ESPERANTO ekzistas en Bordozo de la komenco de la 20a jarcento per la kreado , la 27an de februaro 1902, de la ESPERANTISTA GRUPO DE BORDOZO.
La nomo de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis :
la 15an de septembro 1964 : BORDOZA LABORISTA ESPERANTO GRUPO
la 19an de marto 1974 : GIRONDIA GRUPO DE LABORISTAJ ESPERANTISTOJ.
ĝis la nuna : ESPERANTO GIRONDE , la 20an de majo 1987.
Nia celo :
- Informi pri Esperanto per starigo de budoj, de radioelsendoj …
- instrui Esperanton per senpagaj kursoj en pluraj komunumoj de la departemento,
- praktiki Esperanton dank’al renkontoj kun eksterlandanoj, organizado de prelegoj, partopreno en kongresoj, invito de artistoj por publikaj koncertoj : Kajto, JoMo, la Kompanoj, Moriza …