Kiuj ni estas

ESPERANTO ekzistas en Bordozo de la komenco de la 20a jarcento per la kreado, la 27an de februaro 1902, de la Esperantista Grupo de Bordozo.

La nomo de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis :

  • En 1964 : Bordoza Laborista Esperanto Grupo,
  • En 1974 : Ĝirondia Grupo de Laboristaj Esperantistoj,
  • ĝis la nuna : Esperanto Gironde, en 1987.

Nia celo :

  • Informi pri Esperanto per starigo de budoj, de radioelsendoj …
  • Instrui Esperanton per senpagaj kursoj en pluraj komunumoj de la departemento,
  • Praktiki Esperanton dank’al renkontoj kun eksterlandanoj, organizado de prelegoj, partopreno en kongresoj, invito de artistoj por publikaj koncertoj : Kajto, JoMo, la Kompanoj, Moriza …