ESPERANTO ekzistas en Bordozo de la komenco de la 20a jarcento per la kreado , la 27an de februaro 1902, de la Esperantista Grupo de Bordozo.
La nomo de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis :
- En 1964 : Bordoza Laborista Esperanto Grupo,
- En 1974 : Girondia Grupo de Laboristaj Esperantistoj,
- ĝis la nuna : Esperanto Gironde, en 1987.
Nia celo :
- Informi pri Esperanto per starigo de budoj, de radioelsendoj …
- instrui Esperanton per senpagaj kursoj en pluraj komunumoj de la departemento,
- praktiki Esperanton dank’al renkontoj kun eksterlandanoj, organizado de prelegoj, partopreno en kongresoj, invito de artistoj por publikaj koncertoj : Kajto, JoMo, la Kompanoj, Moriza …