14an de decembro : kunveno pri Zazafesto 

La monata kunveno Esperanto-Gironde okazos 
la 14an de decembro de 10:30 ĝis la 16:00
en la salono du Bourg
28 Avenue Roger Cohé
33600 Pessac. 
Ni planas posttagmeze debati pri la Interna Ideo:
– Pri kio vere temas? Ĉu sufiĉas PIVa difino?
– Ĉu «Esperanto estas pli ol lingvo »?
– Kiel tio eblas aŭ eblus?
– Ĉu tio gravas?
– Kiel vi mem persone «vivas» Esperanton?
– Ĉu Zaza plu influas la hodiaŭan movadon?

Komuna manĝo okazos tagmeze, ne forgesu vian piknikon kaj vian manĝilaron.

Niaj kunvenoj estas malfermitaj al ĉiuj membroj kaj nemembroj de la asocio, kvankam niaj diskutoj ofte okazas en Esperanto. 

Vi povas alveni tagmeze se vi ne deziras partopreni la matenan kunvenon en Esperanto. 

Venu vidi nin !!!