Kunveno de marto 2024

La venonta kunveno Esperanto-Gironde okazos

la 10-an de marto de la 10:30 ĝis la 16:00
en la salle du Bourg
28 Avenue Roger Cohé
33600 Pessac.

Komuna manĝo okazos tagmeze, ne forgesu vian piknikon.
Niaj kunvenoj estas malfermitaj al ĉiuj membroj kaj nemembroj de la asocio, kvankam niaj diskutoj ofte okazas en Esperanto.

Venu vidi nin !!!

Babilejo 2

Ni aranĝas novan esperantan renkontiĝon ĉe la asocia kafejo La Grajneto (Le Petit Grain) je :

Ĵaŭdo la 25an de januaro
De 6h00 PM ĝis 7h30 PM
3 place Dormoy 33800 Bordeaux
Apud la stacidomo / Barbey

Tio estos okazo por praktiki Esperanton kaj ankaŭ konigi ĝin.
La renkontiĝo estas malfermita al ĉiuj, esperantistoj aŭ ne.

Venu multaj !!!

Lingva kafejo en Pessac

La venonta lingva kafejo okazos merkrede la 15an de novembro 2023 en la kinejo Jean Eustache en Pessac je la 6a PM. Ĉi tiu evento estas direktita al ĉiuj individuoj de ĉiuj aĝoj. Flagoj estas metitaj sur la tablojn. Vi devas elekti la lingvon en kiu vi deziras konversacii (Esperanto 😉) dum la vespero kaj vi sidas ĉe la tablo, sur kiu troviĝas la referenca flago.